Lyrics: Alejandro Cossavella
Music: Alejandro Cossavella
Linda:
Vere grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil´
Mireille, Françoise, Anne:
Sed proksimas ja la pordo senserura de l´anim´
Amir:
Se iu malsatas, kiel povas manĝi mi?
JoMo, Jean-Claude, Flo:
Ĉu ni estas gefratoj, aŭ estas nura fantazi´, fantazi´
Rogener:
Sur tiu ĉi vojo, malmultaj promenas
Jonny M:
Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas
Kjara:
Kia son´ nin liberigos? Kia lum´ vidivigos nin?
Ĵomart kaj Nataŝa:
Kies kor´ ne malfermiĝos kiam am´ kreskos en ĝi?
Flavio:
Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´, fantazi´?
Ale:
Vere etas distanco inter sonĝo kaj vekiĝ´