Bestoj fiaj

Lyrics: Alejandro Cossavella Music: Cédric Capellini 02- Bestoj fiaj (Arrach kaj Ale Kosabela - FR/AR/BR)
Aĉaj murdintoj, ek! Al infer´ Fermu la pordojn, trempiĝu en la merd´
Avidaj ombroj promenas tra l´ arbar´ La suk´ de l´ vivo, la sang´ de la najbar´ Estos la predo, la celo kaj la vin´ De l´ fiaj bestoj, sovaĝaj ĝis la fin´
Strangaj bruoj, fantomoj de l´ pase´ Hurlas la hundoj, virinoj krias: ve! Neniu provas eskapi de l´ prizon´ La kondamnitaj invokas al Mamon´
Ŝlosu la pordojn, preĝu al via di´ Post du sekundoj Li eniros kun mi
Jen la nokt´
Apokalipsa lantmelodi´ Freŝaj, junaj, blankaj karnoj Novaj, ĵusaj, molaj varmoj Venu al mi!