Lyrics: Heinrich Heine
Music: Traditionnel
03- FONTANO
- tradicia melodio, laŭ la teksto de Heinrich Heine, kun originala nomo ’Der Asra’.
El germana al bosna tradukita de Dobriša Cesarić, Aleksa Šantić au Safvet-beg Bašagić, titolita ’Kraj tanana šadrvana’.
El bosna al esperanto tradukita de Branko Miljko, de li donita titolo: ’ Ĉe l' fontano, ŝpruca krano’ -
Ĉe l’ fontano ŝpruca krano,
Kie viva akvo fluis,
La filino de sultano
Ĉiun tagon paŝojn ĝuis
Ĉiutage, kiel plage,
Juna sklavo gardis tie.
Dum la tempo pasis sage,
Li paliĝis ĉiam plie.
Iam spite kaj subite
La sklaveton ŝi aliris:
Kie korpe kaj spirite
dian mondon vi ekmiris?
Mi fieras ĉar devenas
de la tribo Azroj bravaj,
kiuj amaj vivon prenas
kaj pereas ame ravaj.